Kiam mi perdiĝis en Talino
Mi estis sola en la placo Vabaduse väljak kaj bezonis reveni al la kvartalo Mustamäe, kie troviĝis mia studenta dormejo. Mi loĝis en la ĉefurbo de Estonio, t. e. Talino, jam de kelkaj monatoj. Mi sufiĉe bone konis la ĉefajn lokojn kaj sufiĉe bone scipovis la sistemon de publika transporto. Ne plu necesis kontroli la vojplanon ĉe Google Maps, ĉar mi jam memoris miajn kutimajn vojaĝojn. Estis tre facile vojaĝi al mia dormejo de tiu placo. Mi alvenis tien post 20 minutoj nur per unu buso: la buso numero 3.
Mi eniris en la buson kaj sidiĝis apud fenestro. La buso kutime pleniĝis tie, ĉar temis pri populara haltejo. Tre ĉarma maljuna viro sidiĝis apud mi. Li estis ja maljuna, eble ĉirkaŭ 70-jaraĝa. Ni atendis, ke la buso ekiru. Nenio strangis. Tamen post kelkaj minutoj aŭdiĝis voĉo en la estona per la laŭtparolilo. Kvankam mi ĉeestis lecionojn de la estona lingvo en la universitato, mi komprenis nenion. Multaj homoj subite foriris el la buso, sed la ĉarma maljunulo tute ne moviĝis. Mi eble ne volis perturbi lin. Mi ankaŭ ne komprenis, kio ĵus okazis. Rezulte, mi restis en la buso.
La buso finfine ekiris. Ankoraŭ nenio krom la anonco strangis. Tamen post kelkaj minutoj, mi ne plu rekonis miajn ĉirkaŭaĵojn. Mi ne rimarkis kiam la buso devojiĝis. Je la sekva haltejo du fremduloj decidis eliri el la buso. Ili aspektis tre maltrankvilaj rigardante siajn poŝtelefonojn, sed mi estis trankvila ĉar mia haltejo estis unu el la lastaj. “Ni certe ankoraŭ direktiĝas al Mustamäe, ĉu ne?“, mi pensis. Mi memoras, ke tre forte pluvis je tiu tago, do eble io okazis en la ĉefa vojo. “Sed ni certe ĉirkaŭvojos, ĉu ne?”, mi pensis.
Mi ne maltrankviliĝis ĉar eblas trapasi la tutan landon de norde suden post nur 3 horoj. Mi ŝatas kredi, ke mi rimarkus, se mi alvenus en Latvion. Norde kaj okcidente estas nur maro. Mi ŝatas kredi, ke mi ne hazarde kaj senzorge enirus pramon. Oriente estas Rusio kaj ili ne facile permesus al mi trapasi la limon. Por tio mi bezonas vizon kaj eĉ kelkajn sanekzamenojn. Aldone, ne vere eblas iri al danĝera kvartalo en Estonio, almenaŭ ne je latinamerika nivelo de danĝero. Mi eĉ iom ridis kiam mi vizitis la fifamajn rusajn kvartalojn. Jen mia povego de latinamerikano el granda lando!
Kompreneble mia problemo estus tuj solvita per rapida serĉo en Google Maps, sed la apuda maljunulo aspektis tre afabla kaj mia aventurema memo deziris praktiki kelkajn bazajn estonajn frazojn. Mi formale demandis al li:
Vabandust, kas Te räägite inglise keelt? (Pardonu, ĉu vi parolas la anglan?)
Mi certis, ke li respondos jese aŭ almenaŭ a little (iomete). Li tamen nur nervoze kapneis. Mi tuj bedaŭris mian aventuremon kaj volis forlasi la tutan aferon, sed li sekve diris frazon kaj mi kaptis vorton en la rusa. Bedaŭrinde mi kapablis respondi nur net (ne). Li sekve diris frazon en la germana kaj mi kaptis la vorton Deutsch, sed denove mi kapablis diri nur Nein (ne) kvankam mi ja studis la germanan dum unu jaro kiam mi estis adoleskanto. Tiam li konsciis pri mia manko de plurlingveco kaj rezignis. Li certe scipovis ankaŭ la finnan, ĉar estonaj maljunuloj kaŝe spektis finnan televidon dum la sovetuniaj jaroj. Mi tamen ne kuraĝis demandi.
Mi tre hontis ĉar li vere emis helpi min. El ĉiuj tiuj lingvoj, la estona estis mia plej bona, do per malbonega estona mi provis diri, ke mi volas atingi la haltejon Keemia. Li komprenis kaj komencis klarigi en la estona. Tamen post kelkaj vortoj, li rimarkis mian konfuzitan vizaĝon kaj elprenis papereton kaj skribilon el sia poŝo. Li desegnis etan mapon por helpi min kompreni. Mi diris aitäh (dankon) kvankam mi daŭre ne sciis, kie mi estas kaj kien mi iras.
Dum la cetero de la vojaĝo ni silentis. Mi rekonis nenion, sed mi neniam maltrankviliĝis. Mi ne konsultis la servojn de Google Maps. Anstataŭe, mi ĝuis la pejzaĝon. Mi diras, ke se mi ne perdiĝas en urbo, estas kvazaŭ mi ne estis tie. Mi neintence perdiĝas ĉie. Miaj fratoj mokas min kaj diras, ke mi perdiĝas eĉ en mia propra dormoĉambro! Sed estas amuze perdiĝi. Oni ne scias, kio okazos. Oni renkontas interesaĵojn. Oni aventuremas.
Ni alvenis al haltejo, kie la buso tute haltis. Mi supozas, ke estis la fina haltejo de la vojo. La maljunulo leviĝis kaj marŝis al la pordo por eliri el la buso. Kiam li rimarkis, ke mi ankoraŭ sidas, li mansignis al mi, ke mi venu. Ni iom kune marŝis sur la trotuaro kaj kiam ni alvenis al angulo, li montris al mi per sia mano, kien mi iru. Tiam mi finfine rekonis la ĉirkaŭaĵojn. Mi diris al li aitäh (dankon) trifoje kaj eĉ deziris brakumi lin, sed mi respektis lian estonecon regante mian meksikanecon. Ni disiĝis kaj post kelkaj minutoj, mi alvenis al mia dormejo.
Verdire dum miaj unuaj monatoj en Estonio mi sentis min iom malkomforta. Homoj strange rigardis min. Sed post mia busa aventuro kun la ĉarma maljunulo, mi ne plu timis. Mi ekkonis la estonan koron (kaj eble ankaŭ la rusan koron). Ekde tiam mi ŝatis kredi, ke homoj strange rigardis min ĉar mi eble estis la unua latinamerikano, kiun ili vidis en siaj vivoj. Ili ne nepre havis malicajn intencojn. Ankaŭ mi scivolemus.
Eble mia vera plano ne estis paroli la estonan, sed koni la estonojn. Mi eble volis, ke la maljunulo rakontu al mi pri sia vivo en la Sovetunio. Bedaŭrinde ni ne havis komunan lingvon kaj la dubo restos kun mi por ĉiam. Tial mi ridas kiam mi aŭdas, ke supozeble ĉiuj ĉie parolas la anglan. La homoj, kiuj asertas tion, certe neniam aventuris preter la turismaj lokoj!
Legu ankaŭ mian taglibron.
Se vi volas, helpu min aĉeti ĉokoladon per PayPal aŭ Stripe. Mi havas ankaŭ kriptomonujojn.