La mondo tra la okuloj de tridek-iom-jara neŭrodiverĝa meksika esperantistino

Mi amikiĝis kun vestoŝranko

Mi vizitis Amsterdamon en 2018. Kompreneble mi drogis min.

Mi iris al tia vendejo kaj kiam la vendisto rimarkis, ke mi estas meksikano, li tuj parolis hispane al mi. Li tre entuziasme donis al mi ĉiujn konsilojn pri manĝado de magiaj trufoj. Mi atente aŭskultis. Mi neniam manĝis tiajn aĵojn kaj mia plej forta sperto pri drogoj rilatis al mariĥuano. Li vendis al mi la plej malfortan trufon ĉar mi kaj mia kunulo estis novuloj.

Do la momento de la vero alvenis. Mia kunulo kaj mi kuŝis nokte sur lito en hotela ĉambro. Ni ne trinkis alkoholon kiel la vendisto konsilis. Ambaŭ ni nervoziĝis, sed honeste mi kredis, ke la trufo ne funkcios. Mariĥuano neniam tiom multe influis min. Ni manĝis la trufon. Ĝi aspektis kaj gustis terure. La vendisto diris, ke ni atendu almenaŭ 30 minutojn, por ke la efikoj alvenu. Ni atendis. Verdire mi preskaŭ perdis la esperon. Mi tamen rimarkis, ke la verda kadro de la vestoŝranko aspektis strange brila kaj eĉ iomete moviĝis. Mi demandis al mia kunulo “ĉu vi vidas tion?” Li respondis “eble”.

Mi daŭre ne kredis, sed mi tiam rimarkis ion pri la ruĝaj kurtenoj de la ĉambro: la ondoj aspektis strange profundaj. Mi leviĝis el la lito kaj alproksimiĝis al la kurtenoj, ĉar scivolemo ĉiam estas pli forta ol timo. La nigraj partoj de la ondoj aspektis tiel nigraj, nigraj kiel la malpleno mem, ke mi pensis, ke pordo al alia dimensio ĵus malfermiĝis. Mi tre timis. Mi neniam forgesos tiun senton. Ĉiuokaze tio ne malhelpis min enmeti mian fingron en ondon pensante, ke mi eniros vermotruon. (Vermotruo laŭ Vikipedio: hipoteza topologia objekto, kiu aperus kiel “ŝparvojo” inter du punktoj de la spacotempo). Mi ja kredis, ke mi rigardis la kosman spacon en la kurtenoj, do mi iomete seniluziiĝis kiam mi rimarkis, ke mi ankoraŭ estis en la Tero… sed ĉu mi vere estis?

Mia kunulo ankoraŭ ne havis tiom fortajn efikojn. Li laŭte aŭdis muzikon per sia poŝtelefono. La muro de la ĉambro estis ornamita per pentritaj plumoj de birdoj. Tiam mi rimarkis, ke la plumoj moviĝis laŭ la ritmo de la muziko. Ĉi-foje mi ne dubis. Ili ja moviĝis. Nekredeble! Mi alproksimiĝis al la muro kaj vidis, ke la plumoj ne estis fiksitaj. Ili malfiksiĝis kaj reafiksiĝis kaj tiel plu. Ili ankaŭ grandiĝis kaj malgrandiĝis kaj tiel plu. Sed ili ne abrupte moviĝis. La movoj estis mildaj, kvazaŭ la plumoj glitus. Estas tre malfacile priskribi! Post iom da tempo ankaŭ mia kunulo vidis, ke la plumoj moviĝis. Li ŝanĝis la kanton kaj la plumoj moviĝis laŭ la nova ritmo. Li provis kelkajn muzikajn ĝenrojn kaj la plumoj ĉiam moviĝis laŭ la nuntempa ritmo!

Mi denove rigardis la vestoŝrankon kaj la kadro estis intense verda, eĉ fluoreska, kaj ĝi freneze moviĝis. Sed ĉi-foje mi ne timis. Mi sentis min plena da paco. Mi eĉ pensis, ke la vestoŝranko estis mia amiko kaj mi amis ĝin!

Mia kunulo kaj mi kuŝis sur la liton. Mi sentis, ke la lito flugis kaj ke miaj kruroj disiĝis el mia korpo, sed ĉio estis strange amuza. Mi diris al mia kunulo, ke mi nun komprenas, ke ĉio vibras. Mi diris, ke mi nun komprenas kordoteorion! Mi brakumis mian kusenon kaj pensadis, ke ĉio mojosas. Mia kunulo ploris kaj diris, ke li neniam vidis min tiel feliĉa kaj ke li volis vidi min tiel por ĉiam. Ni miradis pri la muro, la kurtenoj, la vestoŝranko kaj la leĝoj de fiziko dum horoj. La tempo perdis sian signifon, ni neniam lacis. Mi neniam perdis mian konsciencon, do mi kapablis observi kaj memori ĉiun detalon.

Sed mi ne rememoras kiam aŭ kiel la vojaĝo finiĝis. Mi rememoras nur, ke mi vekiĝis matene kaj ne povis kredi la okazaĵojn de la lasta nokto. Mi iomete malĝojis ĉar la vestoŝranko ne plu brilis, la plumoj ne plu moviĝis, la kurtenoj ne plu estis la universo.

Manĝi magiajn trufojn ŝanĝis min kaj mian percepton de la mondo. Mia kunulo kaj mi multe parolis kaj teoriumis pri la afero dum monatoj. Ni certe neniam komprenis kial ni vidis precize la samajn halucinojn. Ĉu niaj cerboj tiel similas? Ĉu ĉiuj homaj cerboj tiel similas? Mi scivolas, kion miaj prauloj vidis kaj pensis per tiaj psikedelaĵoj. Kiujn ideojn ili ekhavis? Mi miras, ke estas tiel facile trompi mian cerbon. Mi ne plu fidas miajn sensojn. Mi scivolas, kion mi vidus per pli forta trufo. Ĉu mi alfrontus la esencon de mi mem? Ĉu mia konscienco disiĝus el mia korpo? Ĉu mi unuiĝus kun la universo?

Ĉu mi iam ripetos la sperton? Kompreneble mi fotis la muron, la vestoŝrankon kaj la kurtenojn, por ke mi neniam forgesu.

#eksterlande #Nederlando #Amsterdamo

Legu ankaŭ mian taglibron.

Se vi volas, helpu min aĉeti ĉokoladon per PayPalStripe. Mi havas ankaŭ kriptomonujojn.