Bela pugo, bela vivo

Hodiaŭ mi petis pagitan forpermeson de la laboro pro malsano. Mi rajtas peti ĉiujare po 5 tiajn tagojn. Mia oficiala kialo: stomakdoloro.

Mi mensogis. Mi simple ne emis labori. Mi tamen ne estas senhonta pigra friponisto. Oni povas diri, ke mi ja malsaniĝis mense. Bedaŭrinde tio daŭre ne estas socie akceptebla kialo. (Krome, mi havas malbonegan salajron kaj mi devas atendi 1 jaron por rajti ferii dum 12 tagoj. Kompreneble mi provos trompi la sistemon eĉ nur por amuziĝi!)

Ekde aprilo mi suferas senĉesan streĉiĝon pro mia nova laborposteno. Mi lernis novan teknologion, sed tio ne vere lacigis min. La plago de mia vivo estas homoj. Mi partoprenas kunvenojn preskaŭ ĉiutage. Mi devas interagi kun homoj por plenumi miajn taskojn. Mi devas tro paroli. Mia revo esti tute izolita programisto neniam realiĝos.

Mi preskaŭ ploris pensante pri mia baldaŭa kunveno. Mi ne plu eltenis. Eĉ peti liberan tagon al miaj estroj estis dolorige, sed mi sciis, ke mi ne koncentriĝos hodiaŭ. Mi farus nenion fruktodonan kaj mi sentus eĉ pli malbone.

Aldone al ĉio ĉi, mi havas antaŭmenstruan simptomaron. Tio estas eĉ pli tabua ol mensa sano! Kelkaj tagoj antaŭ kaj dum mia menstruado, krom la korpajn ĝenojn, mi spertas la plej teruran kaj katastrofan pensmanieron. Skribi “stomakdoloro” ŝajnis al mi pli taŭge ol “mi lacas pri la homaro, mi estas fiasko, ĉio aĉas, ĉio sensencas, iru inferen!”

Jam de kelkaj monatoj, mi ne havis trankvilan tagon nur por mi. Ĉiusemajnfine mi iras aĉeti al superbazaro kaj pasigas tempon kun mia familio. Ĉiutage mi devas ŝajnigi, ke mi estas normala homo. Hodiaŭ dum mia libera tago, mi iom retumis. Poste mi kuŝis sur mia lito, kovris min per litkovrilo kaj rigardis la plafonon. Poste mi iom aŭskultis tangon ĉar ĝi estas la sola muziko, kiu komprenas la pasiajn tragediojn de mia koro. Mi parolis al neniu. Mi sentis min feliĉa.

Mi estas preta por labori morgaŭ. Mi ŝategas merkredojn ĉar ni ne havas kunvenojn. Kompreneble miaj plej ŝatataj tago kaj horo estas vendredo je la 17-a.


Mi serĉis kaj ŝajne oni nomas mian sperton aŭtisma elĉerpiĝego (angle: autistic burnout).

Toluko, Meksiko

Legu ankaŭ mian blogon.