Averto pri “stulttelefonoj”

Saluton, ĉiuj.

Lastatempe pli kaj pli da homoj en la tuta mondo komencas uzi simplajn poŝtelefonojn (aŭ “stultfonojn”) anstataŭ saĝfonoj. Ili diras, ke tio plibonigas ilian bonfarton, kaj mi konsentas kun ili. Sed ekzistas unu grava afero, pri kio mi avertu vin.

Multaj stultfonoj ne subtenas 4G.

Jes, eĉ en 2024, kelkaj stultfonoj, eĉ de famaj fabrikoj, kiel HMD/Nokia, ne subtenas modernan kaj sekuran alirmetodon!

Kial tio gravas? Unue, multaj retprovizantoj en multaj landoj (inkludante miajn) jam ĉesis provizi 2G- kaj eĉ 3G-aliron. Aliaj landoj kaj retprovizantoj iumomente faros la saman, do ĉiuj poŝtelefonoj, kiuj subtenas nur 2G, iĝos neuzeblaj (nu, kamerao kaj “Serpento” daŭre funkcios, sed vi komprenas).

Sekve, 4G estas pli rapida, bonkvalita, stabila kaj sekura. Voĉoj de viaj kunparolantoj sonos pli reale kun 4G ol kun 2G. Kaj se via stultfono ebligas instali tujmesaĝilon (jes, tiaj modeloj ekzistas!), via komunikado povos iĝi malpli multekosta (se uzi ĝustan tarifplanon).

Tio estas fino de la averto. Estu singardaj, trinku multon da akvo, kaj spendu pli da tempo kun viaj geproksimuloj! Bonan ĉion, kaj ĝis baldaŭ!