Kiel adapti 3D-filmojn al nuntempaj ekrankaskoj
Saluton, ĉiuj!
Nuntempaj ekrankaskoj kaj AR-okulvitroj, kiel GOOVIS kaj VITURE, ebligas vin spekti 3D-filmojn ĉie – hejme, dum vojaĝo… Sed antaŭ vi aĉetu unu de ili por spekti 3D-filmojn de via filmoteko, vi devas kontroli la formaton de la filmo – ĉar nuntempaj ekrankaskoj subtenas nur flankan (SBS) formaton.
Sed kion fari, se miaj filmoj estas supraj kaj subaj (TAB)?
La respondo estas: Adaptigi!
Tion eblas fari per diversaj programoj, sed ni uzu ffmpeg – liberan kaj senpagan programon, disponeblan por plejparto de nuntempaj operaciumoj, inkludante Android kun Termukso.
Malfermu la terminalon.
Eniru vian filmujon per cd (ne uzu komojn):
cd 'filmujo'
Entajpu ĉi tiun komandon ( se la nomo de filmodosiero enhavas pli ol unu vorton, metu ĝin en komojn):
ffmpeg -i ‘nomo de filmo.mkv’ -vf "stereo3d=abl:sbsl,scale=1920x1080" -aspect 16:9 -c:a copy ‘alia nomo.mkv’
Premu Entajpi kaj atendu! (Daŭreco de procezo dependas de la potenco de via komputilo. Mi ne rekomendas fari ion alian dum la procezo.)
Jen! Per nur unu komando vi sukcese adaptis 3D-filmon al ekrankasko! Reĝuu viajn filmojn, estu sana kaj sekura, uzu liberan programaron, kaj ĝis baldaŭ!