Pri ŝargeblaj baterioj
Kelkan tempon antaŭe mi anstataŭigis ĉiujn neŝargeblajn bateriojn per ŝargeblaj. Unue mi aĉetis ĉinajn AA kaj AAA bateriojn kun ŝargado per USB. Kun kelkaj aparatoj ili funkciis perfekte. Sed poste mi aĉetis presurmezurilon, kaj ĝi ne funkciis. Mi skribis pri tio al teknika subteno de ĝia fabrikinto, kaj ili respondis, ke la ŝargeblaj baterioj havas malbonan kontakton kun la aparato, ĉar ili estas iom pli mallongaj ol kutimaj baterioj. Do, mi aĉetis aliajn ŝargeblajn bateriojn – ĉi-foje, Ni-MH sen USB. Kaj ili bonege ekfunkciis en ĉiuj aparatoj! Certe, ili postulas apartan ŝargilon, sed tio estas pli pardonebla ol malfunkciado de baterioj en kelkaj aparatoj.
Jen la fino de mia rakonto. Estu sanaj kaj sekuraj, uzu bonajn ŝargeblajn bateriojn, kaj ĝis baldaŭ!